Vizitu Forumon

Ĉinio volas malfermi estontecon de rilatoj kun Ĉeĥio

(GMT+08:00) 2015-10-14 19:00:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en Prago vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia ĉeĥa kolego Lubomir Zaoralek.

Zaoralek tute konfirmis progreson de la rilatoj inter la du landoj en la lasta jaro kaj emfazis gravecon de la refoja vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Ĉeĥio post 14 jaroj. Li esperis, ke la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj atingos pli grandan disvolviĝo.

Wang diris, ke dum la restado en Ĉeĥio li rekontiĝis kun prezidento Milos Zeman kaj ĉefministro Bohuslav Sobotka, kaj interparolis kun ĉefministro Zaoralek, kaj mbaŭ flankoj estas kontentaj pri la interrilatoj kaj opiniis, ke la interrilatoj disvolviĝas sur ĝusta vojo. Li aldonis, ke la ĉina flanko laŭdas la ĉeĥan registaron pro ĝiaj politikoj pri Ĉinio kaj volas iri vidalvide kun Ĉeĥio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto