Vizitu Forumon

Sep homoj mortigitaj en oficeja eksplodo en Pakistano

(GMT+08:00) 2015-10-14 19:47:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Lokaj amaskomunikiloj merkrede raportis, ke almenaŭ 7 homoj estis mortigitaj kaj 12 aliaj vunditaj en suicida bombatako al elekt-oficejo de parlamentano tiutage en la pakistana centra distrikto Dera Ghazi Khan.

Laŭ la raportoj, la eksplodo okazis tagmeze en la regiono Tonsa Shareef de la distrikto Dera Ghazi Khan en la orienta provinco Panĝabo.

Mubashir Meikan, policoficiro de la distrikta polico, diris, ke la atakita oficejo apartenas al Amjad Farooq Khosa, membro de la Nacia Asembleo el la Pakistana Islama Ligo, la reganta partio de la lando.

La persono gardisto de la parlamentano diris al amaskomunikiloj, ke Farooq Khosa ne ĉeestis en la oficejo, kiam la atako okazis.

Polico kaj savteamoj rapidis al la okazejo nelonge post la eksplodo.

Informita persono el hospitalo diris, ke almenaŭ tri el la vuntitoj restas en kriza stato. La polico aranĝis kordonon ĉirkaŭ la okazejo por enketo. Ankoraŭ neniu grupo deklaris respondecon por la atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto