Vizitu Forumon

Irana Kuratoreca Konsilio de Konstitucio aprobis nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2015-10-15 10:51:09     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ raporto de irana novaĵ-agentejo, merkrede la irana Kuratoreca Konsilio de Konstitucio aprobis la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando, ebenigante la vojon por efektivigo de la interkonsento.

Marde vespere irana prezidento Hassan Rouhani diris en sia televida parolado al la tuta lando, ke en la venonta semajno Irano oficiale komencos efektivigi la interkonsenton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto