Vizitu Forumon

Siria armeo komencis ofensivon al antaŭurbo de Damasko

(GMT+08:00) 2015-10-15 13:23:01     Redaktoro:Yu Rongkang

La siria novaĵ-agentejo merkrede raportis, ke tiutage la registara armeo de Sirio komencis ofensivon al la antaŭurbo de Damasko sub la regado de ribeluloj.

Matene militaviadiloj superflugis Damaskon de tempo al tempo. Sub la protekto de militaviadiloj la siriaj trupoj komencis grandskalan ofensivon en la orienta distrikto Jobar de Damasko, kaj poste vastigis la operacon al aliaj regionoj okupataj de la ribeluloj en la orienta antaŭurbo de Damasko.

Persono el la siria armeo diris al raportistoj de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke neniu rusa militaviadilo partoprenis en tiutaga operaco en la orienta antaŭurbo de Damasko.

La siria armeo informis, ke en la sama tago la registara armeo daŭrigis operacon en la provincoj Homs, Hama kaj Idleb, kaj pluraj militantoj de la ribelula grupo Ahrar al-Sham falis en embuskon de la registara armeo kaj estis mortigitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto