Vizitu Forumon

Ĉinio donos al Sirio kaj aliaj landoj humanitaran helpon

(GMT+08:00) 2015-10-16 19:30:33     Redaktoro:Yu Rongkang

La Komerca Ministerio de Ĉinio vendrede anoncis, ke la ĉina registaro decidis doni novan humanitaran helpon al Sirio kaj aliaj landoj.

Ĉefo de la sekcio de helpo al fremdaj landoj en la ministerio diris, ke por helpi al Sirio kaj ĝiaj najbaroj influitaj de la tajdo de rifuĝintoj trakti humanitaran krizon, la ĉina registaro decidis liveri 100 milionojn da juanoj al Sirio, Jordanio kaj Libano.

La rimedo estas alprenita por efektivigi rilatajn promesojn faritajn de ĉina prezidanto Xi Jinping antaŭ nelonge.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto