Vizitu Forumon

Fermiĝis Speciala Konferenco de Aziaj Politikaj Partioj pri Silka Vojo

(GMT+08:00) 2015-10-16 20:38:59     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Pekino fermiĝis la Speciala Konferenco de Aziaj Politikaj Partioj pri Silka Vojo. Ĉina vicprezidanto Li Yuanchao faris parolon en la ferma ceremonio.

La konferenco estis organizita de la Departamento por Internacia Komunikado sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Pli ol 400 reprezentantoj interŝanĝis opiniojn ĉirkaŭ la temo de remodlado de la silka vojo kaj akcelo de komuna disvolvado kaj venis en akordon pri multaj temoj. Mushahid Hussain Sayed, speciala raportanto de la Internacia Konferenco de Aziaj Politikaj Partioj, voĉlegis Pekinan Iniciaton en la ferma ceremonio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto