Vizitu Forumon

Ĉinio sukcesis pafi la telekomunikan sateliton Yatai-9

(GMT+08:00) 2015-10-17 15:26:02     Redaktoro:Xiong Linping

Je la nula horo kaj 16 minutoj en la 17a de oktobro en la Satelitpafa Centro Xichang Ĉinio sukcesis, per la transporta raketo Changzheng-3B, sendi la telekomunikan sateliton Yatai-9 en la spacon. Tiu ĉi tasko, kiun Ĉinio unuafoje faris por internacia maturiĝinta komercisto de telekomunika satelito, estas liveri transdonan servon surorbite, kaj krome, la pafita satelito estas la sepa sendita de Ĉinio por transdona servo sur orbito.

La telekomunika satelito Yatai-9 estas la unua komerca satelito de Ĉinio, kiun aĉetis la Telekomuniksatelita Klr. Yatai en Honkongo. Enirinte en la orbiton, la satelito Yatai-9, kune kun aliaj satelitoj de la kompanio, komencis doni kvalitan servon al ĉirkaŭ 75-procenta loĝantaro de la monda tuto en Azio, Eŭropo, Afriko kaj Aŭstralio, flanke de disaŭdigado, salelita telekomunikado kaj datuma centralo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto