Vizitu Forumon

SK urĝis ĉiujn flankojn de Libio plej frue subskribi politikan konvencion

(GMT+08:00) 2015-10-18 16:37:20     Redaktoro:Xiong Linping

La 17an de oktobro la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) publikigis amaskomunikilan deklaron, urĝante ĉiujn flankojn de Libio konsenti kaj subskribi la politikan konvencion jam pli frue en ĉi monato atingitan, kaj plej frue fondi naci-solidaran registaron.

La deklaro diras, ke sub la asistado de Bernardino Leon, speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario de UN pri la libia problemo, ĉiuj libiaj partoprenantoj en dialogo, post ampleksa kaj vasta interkonsiliĝado, pli frue en ĉi monato atingis definitivan tekston por politika konvencio. Tiu ĉi konvencio prezentas veran perspektivon por solvi la libian krizon politikan, sekurecan kaj struktura.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto