Vizitu Forumon

Kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio evoluas pli profnnde kaj pli vaste

(GMT+08:00) 2015-10-18 17:56:25     Redaktoro:Xiong Linping

De la 19a ĝis la 23a de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Britio, tio estas de dek jaroj la unua vizito de ĉina ŝtatprezidanto al Britio. La ĉina ambasadoro en Britio Liu Xiaoming antaŭ nelonge diris, ke tiu ĉi vizito proponos historian okazon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio evoluos pli profunde kaj pli vaste.

Liu Xiaoming informis, ke ekde la jaro 2004, kiam Ĉinio kaj Britio fondis al si la plenampleksan strategian partnerecon, la rilatoj inter la du landoj evoluas stabile: la kunfandiĝo de bonoj kaj la kunlaboro por favori unu la alian ĉiam pli profundiĝas, kaj la interkomunikiĝo de altaj tavoloj estas pli kaj pli ofta kaj intensa. En la pasintaj dek jaroj intertuŝiĝo de dulandaj altaj tavoloj formiĝis grade en mekanismon, la du flankoj starigis kelkajn dekojn da dialogaj mekanismoj, kaj pro tio la maturiĝecon de la dulandaj rilatoj ne konas la historio. La brita ĉefministro Cameron nomis ĉi jaron "ora jaro".

Liu Xiaoming diris, ke Ĉinio kaj Britio estas grandaj landoj, kiuj faris gravajn kontribuaĵojn por homara civilizo, kaj nun ili ambaŭ estas monde influhavaj landoj; evoluigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio konkormas kaj al la radikalaj bonoj de la dulandaj popoloj kaj al la paco kaj prospero de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto