Vizitu Forumon

Nord-Koreio alvokas Usonon subskribi pacan interkonsenton

(GMT+08:00) 2015-10-19 11:04:42     Redaktoro:Ĝoja

La ĵurnalo Rodong Sinmun, organo de la Korea Laborista Partio, dimanĉe raportis, ke lastatempe la nord-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, publikigis deklaron, alvokante, ke Usono subskribu pacan interkonsenton.

La ministerio sabate publikigis deklaron, dirante, ke laŭ intertraktrado por solvado de la problemo de la Korea Duoninsulo, sen paca interkonsento estos nesolveblaj la problemoj prizorgataj de ĉiuj rilataj partioj, inkluzive de Usono.

La deklaro montris, ke estas du vojoj por certigo de paco en la Korea Duoninsulo. Unu estas simila al la malvarma milito, nome Nord-Koreio amplekse fortigu defendan forton kun nuklea forto kiel la kerno por bremsi la pliiĝantan nuklean minacon kaj militan provokon el Usono. Kaj la alia estas, ke Usono rezignu malamikan politikon, reagu al la nord-korea propono subskribi pacan interkonsenton kaj revenigu veran kaj kontinuan pacon sur la bazo de fido.

La deklaro alvokis, ke Usono ne blinde evitos la subskribon de paca interkonsento, sed faru pravan elekton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto