Vizitu Forumon

Xi Jinping ekveturis al Britio por oficiala vizito

(GMT+08:00) 2015-10-19 17:19:52     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 19a de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping deflugis de Pekino en speciala aviadilo, kaj, invitite de la reĝino Elizabeth II de Unuĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, komencis sian ŝtataferan viziton al Britio.

La akompanantoj en la vizito de Xi Jinping estas jenaj: Peng Liyuan, edzino de Xi Jinping; Wang Huning, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Esplorejo de Politiko sub la Centra Komitato de KPĈ; Li Zhanshu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komitao de KPĈ; Yang Jiechi, ŝtata konsilanto; kaj tiel plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto