Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio kreskis per 6,9% en antaŭaj 3 trimestroj

(GMT+08:00) 2015-10-19 14:03:27     Redaktoro:Yu Rongkang

La Ŝtata Buroo de Statistiko lunde publikigis donitaĵojn. Laŭ unua taksado, la ĉina ekonomio kalkuliĝis al 48.78 duilionoj da juanoj en la antaŭaj tri trimestroj, je 6,9% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

La ekonomio kreskis per 7%, 7% kaj 6,9% respektive en la unua,dua kaj tria trimestroj. Hu Kaihong, proparolanto de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris tiutage en gazetara konferenco, ke ĝenerale la ekonomio funkciis stabile kaj tendencis al bona disvolvado.

Al la kresko kontribuis la primara industrio per 3 919,5 miliardoj da juanoj, la sekundara industrio per 19 779,9 miliardoj da juanoj kaj la terciara industrio per 25 077,9 miliardoj da juanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto