Vizitu Forumon

En konstruado de lumturoj ne ekzistas problemo pri "ŝanĝi la aktualan situacion"

(GMT+08:00) 2015-10-20 19:02:09     Redaktoro:Xiong Linping

Rilate al la afero, ke la filipina flanko draste protestis kontraŭ la konstruado de lumturoj far Ĉinio sur la insularo Nansha, Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco okazinta la 20an de oktobro en Pekino emfazis, ke en la konstruado de lumturoj far Ĉinio en la Suda Ĉina Maro ne ekzistas problemo pri "ŝanĝi la aktualan situacion".

La 19an de oktobro proparolanto de la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke Filipinoj adraste protesktas kontraŭ la konstruado de lumturoj far Ĉinio sur la rifinsuletoj Huayang kaj Chigua en la insularo Nansha kaj la ekuzado de ili. Al tiu demando Hua Chunying respondis:

"Ĉinio faras konstruadon sur siaj rifoj aŭ insuloj en la insularo Nansha, kio entute estas afero en la sfero de la suverenaj rajtoj de Ĉinio. Ĉinio, en sia teritorio, konstruas instalaĵojn por bono kaj civila kaj internacia, kaj cetere, la konstruado celas pli bone servi al la landoj ĉe la bordoj de la Suda Ĉina Maro kaj al la ŝipoj el ĉiuj landoj, kiuj tranavigos tie, do radikale ne ekzistas tielnomata problemo de "ŝanĝi la aktualan situacion".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto