Vizitu Forumon

Ĉinio aprezas renkontiĝon de familianoj disigitaj en Nord-Koreion kaj Sud-Koreion

(GMT+08:00) 2015-10-20 19:26:49     Redaktoro:Xiong Linping

La 20an de oktobro en la rutina gazetara konferenco Hua Chunying, informistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio ĝojas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio organizis novafazan aktivadon por renkontiĝo de familianoj disigitaj en la du landojn, kaj Ĉinio esprimas laŭdon pri la klopodoj de la du landoj por plibonigi la rilatojn.

Hua Chunying diris, ke pri la aktivado Ĉinio estas ĝoja, kaj esprimas laŭdon pri la klopodoj de la du landoj por plibonigi la rilatojn; kaj ke, kiel amika najbaro, Ĉinio esperas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio intensigos dialogon kaj komunikon, akcelos paciĝon kaj kunlaboron, kaj faros pozitivan kontribuon por la paco kaj stabileco en la Korea duoninsulo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto