Vizitu Forumon

Sesopo kaj Irano kunvenis en Vieno

(GMT+08:00) 2015-10-20 15:08:55     Redaktoro:Yu Rongkang

La ses potencaj landoj kaj Irano okazigis la unuan kunvenon de la komuna komitato lunde en Vieno. Zhang Jingye, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, ĉeestis la kunvenon.

Zhang diris, ke la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando validiĝis en difinita tempo en la 18a de tiu ĉi monato, kio estis rezulto de la komuna penado de la sesopo kaj Irano. Ĉiuj partioj montris fortajn politikajn subtenojn al la interkonsento per efektivaj agoj, kaj tio firmigis la fidon de la internacia komunumo pri kompleta, longperioda kaj konvena solvado de la irana nuklea demando kaj kreis favorajn kondiĉojn por efektivigo de la interkonsento. Li aldonis, ke ĉiuj partioj devas subteni politikan volon, efektive plenumi siajn promesojn kaj antaŭenpuŝi efektivigon de la interkonsento. Ĉinio konstrueme partoprenos plu en la preparo por efektivigo de la interkonsento kaj klopodos por antaŭenpuŝi la transformiĝon de la pezakva reaktoro Arak.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto