Vizitu Forumon

Ĉinio subtenas Sekurecan konsilion de UN plibonigi labormetodon

(GMT+08:00) 2015-10-21 10:01:14     Redaktoro:Ĝoja
Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito al UN, marde diris, ke Ĉinio atentas kaj subtenas la Sekurecan Konsilion de UN plibonigi labormetodon, kaj laŭ la rajtigo de la Ĉarto de UN, la Sekureca Konsilio devas koncentri energion al gravaj kaj urĝaj temoj sur la kampoj de paco kaj sekureco.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis publikan debaton pri plibonigo de labormetodo. En sia parolo Liu diris, ke danke al la komuna klopodo de la membroj la Sekureca Konsilio akiris progreson en la plibonigo en la lastaj jaroj, kaj ĉi-foja debato plene montras la pozitivan sintenon de la Sekureca Konsilio, ke ĝi volas aŭskulti opiniojn el la membroj kaj plibonigi labormetodon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto