Vizitu Forumon

Siria prezidento subite vizitis Rusion

(GMT+08:00) 2015-10-21 17:42:56     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de oktobro Dmitri Peskov, informa sekretario de rusa prezidento, diris, ke vespere de la 21a de oktobro la siria prezidento Bashar al-Assad faris laboran viziton al Rusio, kaj longe parolis kun la rusa prezidento Putin pri operacoj far Rusio en Sirio kaj pri aliaj aferoj.

Peskov informis, ke Bashar detale raportis al Putin pri la siria situacio kaj la venonta plano de la siria armeo, kaj ke la du flankoj diskutis pri la procezo de operacioj far Rusio en Sirio, batalo kontraŭ terorismo en Sirio kaj pri duflankaj rilatoj.

Bashar dankis, ke Rusio donis al Sirio grandegan helpon. Li diris, ke terorismo estas aktuala obstaklo por politike solvi la sirian krizon; ekde la komenco de la siria krizo Rusio jam alprenis politikajn rimedojn, kun la celo evitigi al Sirio pli grandan tragikon, kaj tiuj agoj de Rusio malhelpis la ekspansion de terorismo en la regiono Meza Oriento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto