Vizitu Forumon

La 13a konferenco de mediministroj el ASAN okazos en Hanojo

(GMT+08:00) 2015-10-21 19:11:26     Redaktoro:Xiong Linping

La 13a konferenco de mediministroj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) okazos inter la 26a - la 31a de oktobro en Hanojo, Vjetnamio. Ili diskutos pri media problemo.

Laŭ raporto de la vjetnama informagentejo, la partoprenantoj taksos la plenumiĝon de diversaj kunlaboraj interkonsentoj rilate al medio en tiu ĉi regiono kaj diskutor pri kunlaboraj programoj post la fondiĝo de ASAN-a komunumo. Ekster tio, ili diskutos ankaŭ pri la deklaracio de ASAN, kiel reagi kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, kaj faros preparadon por la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo, kiu okazos la 30an de novembro en Parizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto