Vizitu Forumon

UN urĝas partiojn de Centr-Afriko haltigi perforton

(GMT+08:00) 2015-10-21 14:47:28     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis deklaron de prezidanto, esprimante profundan maltrankvilon pri pliiĝanta perforto kaj malkvieta situacio lastatempe en Centr-Afriko. La Sekureca Konsilio petis, ke ĉiuj partioj de la lando tuj haltigu ĉian perforton, kaj urĝis la aŭtoritatojn komenci preparon por elektoj.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio forte kondamnas ĉiujn atakojn kontraŭ civiluloj, armitan konflikton inter etnaj grupoj, forrabo de ekipaĵoj de humanitaraj personoj kaj atakojn al packonservantoj en Centr-Afriko, asertante, ke iuj atakoj konsistigas militkrimojn.

La Sekureca Konsilio diris, ke ĝi intencas aldoni respondeculojn de lastatempaj perfortoj al la listo de sankcioj.

Lastatempe la centr-afrika registaro refoje anoncis prokrasti elektojn de prezidenteco kaj parlamento. La Sekureca Konsilio alvokis en la deklaro, ke la lando okazigu la elektojn konformajn al la konstitucio antaŭ la fino de 2015.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto