Vizitu Forumon

Xi Jinping ĉeestis ĉin-britan negocan pintkunvenon

(GMT+08:00) 2015-10-22 13:10:48     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro David Cameron merkrede posttagmeze kune ĉeestis ĉin-britan negocan pintkunvenon, kiu okazis en la Urbo de Londono, kaj donis prelegojn.

En sia prelego, Xi montris, ke la ekonomia disvolvo de Ĉinio, la plej granda novmerkata ekonomio, estas en nova normalo. Kiam la monda ekonomio alfrontis multajn malfacilojn, la ĉina ekonomio kreskis per 6,9% en la antaŭaj 3 trimestroj. Ĉinio ludas plu gravan rolon en gvidado de la monda ekonomia kresko. Li diris, ke Ĉinio daŭre akcelos kontinuan kaj sanan kreskon de la ekonomio, persistos plu en la malferma strategio de reciproka profito kaj komuna gajno, kaj metos disvolvadon de Ĉinio en la prosperon kaj disvolvadon de la mondo.

Xi emfazis, ke la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo" alportos grandajn ŝancojn al komuna evoluado de Ĉinio kaj ĉiuj aliaj rilataj landoj. "Unu Zono kaj Unu Vojo" estas "amikaro", malfermita tra Afriko kaj liganta Azion kaj Eŭropon, al kiu povas aliĝi ĉiu interesiĝanta lando.

Xi diris ankaŭ, ke la vojo de la ĉina popolo estas historia elekto. Vojo decidas sorton. Nur trovinte vojon konforman kun nacia kondiĉo, lando kaj nacio povas realigi propran disvolvan celon. Ĉinio trairis la vojon en dekoj da jaroj, kiun trairis evoluintaj landoj en centoj da jaroj, kio plene montris, ke la ĉina popolo marŝas sur ĝusta vojo. Li substrekis, ke la ĉina popolo penas pri paco kaj disvolvado de la mondo. Ĉinio atendas belan estontecon, tial ĝi preferas protekti pacon. Ĉinio sekvas la vojon de paca disvolvado, ne akceptas la logikon, ke "potenca lando certe estos hegemonia". Neniu persono, neniu afero kaj neniu kialo povas skui la decidemon kaj volon de Ĉinio pri la vojo de paca disvolvado.

Xi montris, ke la ĉina-britaj amikaj rilatoj enradikiĝis en la korojn de la popoloj, kaj longtempa disvolvado de la rilatoj havas la firman bazon.

Brita ĉefministro Cameron diris, ke la brita registaro sin dediĉas al disvolvado de forta partnereco kun Ĉinio. La dulanda kunlaboro sur kampoj ekonomia, komerca kaj aliaj kongruas kun komunaj interesoj de la du landoj kaj eĉ de la internacia komunumo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto