Vizitu Forumon

Internaciaj publikopinioj atentas la kunlaboron inter Ĉinio kaj Britio

(GMT+08:00) 2015-10-22 19:02:23     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de oktobro okazis interparolado al la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la brita ĉefministro Cameron. Tiuj ĉi du flankoj decidis formi inter si la mondskale plenampleksan strategian partnerecon frontantan al la 21a jarcento, kaj ĉeestis la subskribon de kunlaboraj instrumentoj pri financo, dogano kaj tiel plu. La internaciaj publikopinioj venas onde, opiniante ke la komercaj kontraktoj kun "giganta sumo", kune subskribitaj de la du landoj, evoluigos ilian praktikan kunlaboron en novan ĉapitron.

En tiu tago la informagentejo Reuters raportis, ke Xi Jinping kaj Cameron en la rezidejo de brita ĉefministro diskutis pri kontraktoj kun valoro de dekoj da miliardoj da usonaj dolaroj, kaj subskribigis tiun interkonsenton pri atomcentralo, kiu havas mejloŝtonan signifon. Ĝi estas la plej granda investo farita de Ĉinio al nukleoenergia instalaĵo en Okcidento. Cameron esperis, ke tiu agado de Xi Jinping povos kaŭzi ondon de investado el Ĉinio. "Ju pli fortas nia rilato, des pli ni havas kapablon fari necesan kaj sinceran interkomunikadon por aliaj problemoj," diris Cameron.

La brita ĵurnalo The Telegraph Newspaper komentis, ke tiu ĉi ŝtatafera vizito de Xi Jinping devas esti "gajno" de ambaŭ, Ĉinio kaj Britio. La komento diras, ke dum la dek jaroj ekde la antaŭa fojo, kiam ĉina ŝtatestro faris viziton al Britio, Ĉinio jam fariĝis la dua granda ekonomiunuo en la mondo, ĝia mamuta merkato proponas egan ŝancon al britaj entreprenoj kaj servoprovizistoj, kaj ke problemoj ekzistantaj inter Ĉinio kaj Britio estus pli bone solvitaj en la formo de amikeco kaj kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto