Vizitu Forumon

AIIB starigos sin laŭ altaj normoj

(GMT+08:00) 2015-10-22 19:31:23     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de oktobro Yu Liqun, kandidato-estro de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), diris en Vaŝingtono, AIIB ellaboros altnorman administran sistemon konforme al la 21a jarcento.

Tiutage, kiam Yu Liqun ĉeestis la seminarion rilate al AIIB, li diris, ke Ĉinio firme volis establi AIIB, celante, kune kun landoj en kaj ekster la regiono, proponi novan financadan mekanismon por azia infrastrukturo, kio manifestas la sintenon de la ĉina registaro je respondeco; por lasi la celon sukcesi, AIIB bezonas ellabori altnorman administran sistemon konforme al la 21a jarcento.

Yu Liqun aludis, ke AIIB servas ne sole por la ĉina strategio "unu zono kaj unu vojo" kaj por la lando mem, sed krome por ĉiuj aziaj landoj. Nun fakuloj de AIIB preparas investajn programojn, kaj laŭplane ili aperos en la dua trimestro de la venonta jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto