Vizitu Forumon

Renversiĝis ŝipo kun rifuĝintoj proksime al greka insulo

(GMT+08:00) 2015-10-22 15:01:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Ŝipo transportanta rifuĝintojn renversiĝis merkrede en la maro proksima al la insulo Samos je ĉirkaŭ 260 kilometroj sudoriente de Ateno, kaj 15 homoj malaperis.

La marborda gvardistaro de Grekio diris, ke unu turka fiŝsipo savis 16 rifuĝintojn. La postvivantoj diris, ke en la ŝipo estis 31 rifuĝintoj. La savado iras plu.

Ĉi-jare pli ol 500 mil rifuĝintoj eniris Grekion, kaj la plejparto de ili iris al aliaj pli riĉaj eŭropaj landoj tra Grekio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto