Vizitu Forumon

Xi Jinping ĉeestis malfermon de jarkunveno de Konfuceaj Institutoj en Britio

(GMT+08:00) 2015-10-23 09:26:50     Redaktoro:Ĝoja

Ĵaŭde en Londono ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la jarkunveno de Konfuceaj Institutoj kaj Konfuceaj Klasĉambroj en Britio.

En la akompano de brita princo Andrew, Xi vizitis fotoekspozicion de fruktoj de konfuceaj institutoj kaj klasĉambroj en Britio kaj spektis prezentadon de lernantoj de la institutoj kaj klasĉambroj.

Xi diris, ke de multaj jaroj instruistoj kaj laborantoj de konfuceaj institutoj kaj klasĉambroj pagis entuziasmon kaj energion por kompreno de la ĉina kulturo, komunikado inter popoloj kaj starigo de amika ponto, kaj ili akiris ĝojigan rezulton.

Xi substrekis, ke lingvo estas plej bona ŝlosilo por kompreni iun landon kaj Konfucea Instituto estas grava platformo por kompreni Ĉinion. Kiel fenestroj kaj pontoj, konfuceaj institucioj kaj klasĉambroj ludis pozitivan rolon por la lernado de la ĉina lingvo kaj la kompreno de la ĉina kulturo en aliaj landoj, kaj ankaŭ faris gravan kontribuon al kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj disvolvado de diversaj buntaj civilizacioj de la mondo.

Princo Andrew diris, ke kiel la malnova amiko de Ĉinio, li subtenas disvolvadon de konfuceaj institucioj kaj klasĉambroj kaj stimulos pli da britaj infanoj lerni la ĉinan lingvon. Ĉinio estas grava lando kaj la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio estas gravaj, kaj la lernado de la ĉina lingvo kontribuos al la brit-ĉina partnereco.

Fine prezidanto Xi kaj princo Andrew kune senvualigis la ŝildon de la Konfucea Klasĉambro en la mezlernejo Hautlieu, la mila Konfucea Klasĉambro en la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto