Vizitu Forumon

Xi Jinping refoje renkontiĝis kun David Cameron

(GMT+08:00) 2015-10-23 10:28:32     Redaktoro:Ĝoja
Ĵaŭde en villo en Chequers denove renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro David Cameron.

Posttagmeze de tiu tago, Xi estis varme salutita de Cameron, kiam li atingi la villon. Ili iris al herbejo kaj kune plantis kverkon, simbolantan la amikecon inter Ĉinio kaj Britio.

Ili interparolis dum 4 horoj kaj duono kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri ŝtatregado, la duflankaj rilatoj kaj internacia situacio.

Xi montris, ke en la vizito li profunde sentis gravan atenton kaj ardan atendon de Britio pri la interrilatoj, ankaŭ profundan amikecon de la brita popolo al la ĉina. La du landoj venis en akordon pri multaj temoj, kio ne nur altigis la interrilatojn al nova nivelo, sed ankaŭ faris planadon por plua kunlaboro.

Xi substrekis, ke nun la ĉina popolo klopodas por atingi "du centjarajn" celojn, kaj volas fortigi reciproke utilan kunlaboron kun aliaj landoj, inkluzive de Britio, por komuna disvolvado kaj prosperado.

Xi diris, ke nun la internacia situacio estas komplika kaj ŝanĝema, kaj oni alfrontas riskojn kaj defiojn. Kiel respondeca granda lando, Ĉinio volas fari pli da kontribuoj al paco kaj disvolvado de la mondo.

Xi emfazis, ke Eŭropa Unio estas ampleksa strategia partnero kaj plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio esperas vidi prosperan Eŭropon kaj unuecan Eŭropan Union. Ĉinio esperas, ke Britio kiel grava membro de Eŭropa Unio ludos pli pozitivan kaj konstrueman rolon por profundigi la rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Cameron diris, ke Britio kaj Ĉinio estas grandaj civilizacioj kaj devas pli bone kompreni kaj respekti unu la alian pri respektivaj opinioj kaj subteni unu la alian en disvolvado.

Cameron diris ankaŭ, ke la du landoj estas mondaj ĉefaj ekonomioj kaj konstantaj membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio de UN, kaj nature la du landoj devas esti kunlaboraj partneroj. Britio subtenas Ĉinion ludi pli gravan rolon en internaciaj establaĵoj, subtenas konstruadon de Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj reformadon de Internacia Mona Fonduso, subtenas internaciigon de juano, kaj volas ludi pozitivan rolon por akceli la rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Fine en la akompano de Cameron, Xi iris al loka urbeto. Xi kaj Cameron babilis dum trinkado de biero. Ili manĝis britajn manĝaĵojn "frititajn fiŝojn kaj terpomfingrojn".

Vespere Xi Jinping iris el Londonon al Manĉestro por plua vizito al Britio. Ĉe la flughaveno de Manĉestro lin salutis reprezentanto de brita reĝino en Manĉestro sinjoro Warren Smith kaj urbestro Paul Murphy.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto