Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj Nga Lebegue Doug mesaĝis al la unua ĉina-mongola ekspozicio

(GMT+08:00) 2015-10-23 20:25:44     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de oktobro la unua ĉina-mongola ekspozicio inaŭguriĝis en Hohhot, Interna Mongolio de Ĉinio. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la mongola prezidento adresis gratulmesaĝon aparte al la ekspozicio.

Xi Jinping mesaĝis, ke la ĉina-mongola ekspozicio estas kune organizita de la ĉina kaj mongola registaroj, kaj frontanta al la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio atentas la rilaton kun Mongolio, kaj volas, surbaze de reciproka respekto kaj de kunprofito kaj kungajno, ligi la ĉinan iniciaton "unu zono kaj unu vojo" kun la mongola strategio "stepa vojo", tiel ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Mongolio evoluu en diversajn kampojn kaj lasu la dulandajn popolojn vivi feliĉan vivon.

Nga Lebegue Doug diris, ke la unua mongola-ĉina ekspozicio havas gravan signifon por akceli la dulandan kunlaboron en ekonomio kaj komerco, kaj por plifortigi interŝanĝon en kulturo, arto, higienon, sporto, kaj tiel plu. Li kredis, ke la ekspozicio povas ludi pozitivan rolon por la praktika kunlaboro dulanda kaj por la evoluado de la dulandaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto