Vizitu Forumon

Almenaŭ dek homoj mortigitaj en bombatako en Pakistano

(GMT+08:00) 2015-10-23 14:56:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Pakistanaj amaskomunikiloj ĵaŭde raportis, ke almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj tiuvespere en suicida atako kontraŭ ŝijaista moskeo en la provinco Balochistan, sudokcidenta Pakistano.

Sarfraz Bugti, ministro pri internaj aferoj de la provinco, diris al raportistoj, ke la atako okazis en ŝijaista moskeo en la meza regiono Bhag de la provinco, kiam ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis religian ceremonion. La suicida atakanto eksplodigis kunportitan bombon ĉe la enirejo de la moskeo, post kiam li estis postulata al rigora kontrolo. Almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj.

La vunditoj estis transportitaj al proksima hospitalo por kuracado. Kelkaj el ili estis grave vunditaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto