Vizitu Forumon

Bonna intertraktado skizis klimatan interkonsenton

(GMT+08:00) 2015-10-24 13:17:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Bonno finiĝis klimata intertraktado de UN, la lasta raŭndo antaŭ la Pariza Konferenco. Ĉiuj partioj venis en akordon pri skizo de klimata interkonsento adoptota jarfine en la Pariza Konferenco. Tamen restas diverĝoj pri iuj ŝlosilaj demandoj.

Ĉi-foja intertraktado komenciĝis lunde. Reprezentantoj el ĉirkaŭ 200 landoj kaj regionoj diskutis pri klimata interkonsento.

Su Wei, ĉefreprezentanto de Ĉinio por la intertraktado, diris, ke la skizo difinis la ĝeneralan kadron, strukturon kaj ĉefajn enhavojn de la interkonsento, kaj la teksto de ĉiuj klaŭzoj estas pli klara. Tio metis bonan fundamenton por plua intertraktado en la Pariza Konferenco.

Nun la plej granda diverĝo inter la evoluintaj landoj kaj la evoluantaj kuŝas en fiksado de respondeco, plej evidente en redukto de emisiado kaj mona subteno al la evoluantaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto