Vizitu Forumon

Vizito de prezidanto Xi malfermis "oran epokon" de ĉina-britaj rilatoj

(GMT+08:00) 2015-10-24 13:41:45     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Britio malfermis "oran epokon" de duflankaj rilatoj kaj novan ĉapitron de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Okcidento.

Parolante al raportistoj sabate antaŭ finiĝo de la vojaĝo, Wang aldonis, ke fruktoj de la mejloŝtona vojaĝo refoje pruvis la brilan perspektivon de la ideo de Xi pri konstruado de nova modelo de internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro kiel la kerno.

Dum la vizito prezidanto Xi kaj ĉefministro Cameron kelkfoje profunde interŝanĝis opiniojn kaj venis en akordon pri multaj tempoj. La du flankoj decidis konstrui tutmondan ampleksan strategian partnerecon en la 21 jarcento kaj malfermis la "oran epokon" londedaŭran, malferman kaj kungajnan. Wang diris, ke tio estas strategia elekto, kiun faris la du flankoj laŭ siaj propraj longperiodaj interesoj kaj la ĝenerala situacio de monda paco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto