Vizitu Forumon

Pli ol cent palestinanoj vunditaj en konfliktoj

(GMT+08:00) 2015-10-24 14:03:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Pli ol cent palestinanoj estis vunditaj en konfliktoj inter palestinaj manifestaciantoj kaj israelaj soladatoj vendrede en Cisjordanio kaj Gazao.

La gazaa departemento pri sano konfirmis, ke en norda, suda kaj orienta Gazao ĉe la landlimoj kun Israelo palestinanoj ĵetis ŝtonojn al israelaj soldatoj, dum la israelaj soldatoj pafis al ili kuglojn. Almenaŭ 65 palestinanoj estis vunditaj. Krome, en kelkaj lokoj en Cisjordanio palestinaj junuloj konfliktis kun israelaj soldatoj, kaj ĉirkaŭ 40 palestinanoj esti vunditaj.

La Palestina Islama Rezist-Movado kaj la Islama Ĝihado ĵaŭde alvokis proteston de palestinanoj kontraŭ la israela armeo. La du grupoj organizis grandskalan manifestacion en Gazao, alvokante pluan reziston kontraŭ la okupacio de Israelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto