Vizitu Forumon

27 homoj mortigitaj en eksplodo en niĝeria moskeo

(GMT+08:00) 2015-10-24 14:42:56     Redaktoro:Yu Rongkang

La niĝeriaj aŭtoritatoj konfirmis, ke almenaŭ 27 homoj estis mortigitaj kaj 96 aliaj vunditaj en suicida atako en iu mosketo en Yola, ĉefurbo de la niĝeria norda ŝtato Adamawa.

Proparolanto de la Nacia Agentejo por Krizokaza Traktado konfirmis la okazaĵon en telefona interparolo kun raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua. Li diris, ke la vunditoj estis transportitaj al kelkaj hospitaloj por kuracado.

La atako okazis je 12 horoj post la eksplodo en moskeo en la najbara ŝtato Borno. Aŭdiĝis granda eksplodo, kiam multaj homoj preĝis en la moskeo.

La polico diris, ke Boko Haramo estas la plananto de la atako. La loka polico aranĝis kordonon ĉirkaŭ la okazejo kaj komencis savadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto