Vizitu Forumon

Brita publiko pozitive taksas rezultojn de vizito de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2015-10-25 14:15:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris sukcesan ŝtatan viziton al Britio de la 19a ĝis la 23a de oktobro, malfermante novan paĝon de kunlaboro kaj amikecon inter la du landoj. La brita registaro atribuis grandan gravecon al la vizito, amaskomunikiloj kaj diversaj rondoj de la lando donis grandan atenton al la vizito.

La brita publiko ĝenerale opiniis, ke la vizito de prezidanto Xi akcelis disvolvadon de la rilatoj inter la du landoj kaj malfermis la oran eraon de la tutmonda ampleksa strategia partnereco inter Britio kaj Ĉinio en la 21a jarcento. Britio devas dividi la oportunon kun Ĉinio por realigi komunan disvolvadon, dum la ĉina ideo pri paca disvolvado alportos al la mondo prosperon.

Brita ĉefministro David Cameron diris, ke la vizito de Xi altigis la interrilatojn al nova nivelo, kaj multaj interkonsentoj subskribitaj de la du flankoj dum lia vizito firmigis la kreskantajn interrilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto