Vizitu Forumon

Interrompiĝis aera trafiko inter Rusio kaj Ukrainio

(GMT+08:00) 2015-10-25 14:41:25     Redaktoro:Yu Rongkang

La novaĵ-agentejo Interfax dimanĉe raportis, ke je nul-horo tiutage laŭ la moskva tempo validiĝis la malpermeso de aviadila flugado inter Rusio kaj Ukrainio, kaj tiel estis interrompita la aera trafiko inter la du landoj.

Septembre la ukraina registaro diris, ke flugoj de la rusaj kompanioj al Krimeo damaĝis la ukrainan leĝon, tial ĝi decidis malpermesi al aviadiloj el 25 rusaj flugkompanioj flugi tra la teritoria aerspaco de Ukrainio ekde la 25a de oktobro. La rusa flanko tuj alprenis respondan rimedon. Ĝi malpermesas al la ukrainaj aviadiloj flugi tra la rusa aerspaco ekde tiu tago.

Vendrede en Bruselo reprezentantoj de la du landoj intertraktis pri la aera trafiko, tamen la du flankoj ne povis akordiĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto