Vizitu Forumon

Maldiva registaro donos al arestita vicprezidento ŝancon de defendo

(GMT+08:00) 2015-10-25 15:25:25     Redaktoro:Yu Rongkang

La maldiva registaro sabate publikigis deklaron, dirante, ke vicprezidento Ahmed Adheeb, arestita tiutage, havos ŝancon de memdefendo.

Matene en tiu tago la maldiva polico arestis Adheeb en la flughaveno de Maleo pro implikiĝo en la kazo de la eksplodo sur la rapidboato de prezidenta Abdullah Yameen en la 28a de septembro. Poste li estis transigita al insul-prizono proksima al la ĉefurbo.

La deklaro diris, ke la akuzoj estas tre gravaj, tial la registaro ne povas ne alpreni rezolutan agadon, kaj Adheeb rajtas sin defendi laŭ la leĝo de Maldivoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto