Vizitu Forumon

Bulgario, Serbio kaj Rumanio eble fermos landlimojn

(GMT+08:00) 2015-10-25 15:55:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en Sofio ĉefministroj el Bulgario, Serbio kaj Rumanio kunvenis pri la demando de rifuĝintoj. Ili diris, ke se Germanio kaj Aŭstrio fermos siajn landlimojn, iliaj landoj faros la samon.

Bulgara ĉefministro Boyko Borissov diris, ke se Germanio kaj Aŭstrio fermos siajn landlimojn, Bulgario, Serbio kaj Rumanio ne povos elteni grandegan premon de la invado de rifuĝintoj, tial ankaŭ ili fermos la landlimojn samtempe.

Rumana ĉefministro Vitor Ponta diris, ke la demando de rifuĝintoj estas tut-eŭropa, se aliaj landoj fermos landlimojn, ankaŭ Bulgario, Serbio kaj Rumanio defendos siajn rajtojn kaj interesojn en responda maniero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto