Vizitu Forumon

Nombro de viktimoj de aeratako al hospitalo en Kunduz kreskis ĝis 30

(GMT+08:00) 2015-10-25 16:40:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Senlandlimaj Kuracistoj, internacia organizaĵo de medicina helpo, dimanĉe publikigis deklaron, konfirmante, ke la nombro de mortintoj pro la usona aeratako kontraŭ la hospitalo en Kunduz, Afganio, kreskis ĝis 30.

La deklaro diris, ke la nombro de mortintoj kreskis de 22 ĝis 30, inkluzive de almenaŭ 13 membroj de Senlandlimaj Kuracistoj kaj 10 pacientoj, kaj aliaj dek nortintoj ankoraŭ ne estis identigitaj.

Senlandlimaj Kuracistoj diris en la 14a de oktobro, ke Internacia Humanitara Fakt-Trova Komisiono komencis ĉi-rilatan proceduron kaj atendas konsenton de koncernataj landoj Usono kaj Afganio por sendepende enketi pri la okazaĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto