Vizitu Forumon

Sergei Lavrov kaj John Kerry refoje diskutis pri siria krizo

(GMT+08:00) 2015-10-26 11:53:05     Redaktoro:Xiong Shan

Dimanĉe la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj faris deklaron , dirante, ke tiutage rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone interparolis kun usona ŝtatsekretario John Kerry laŭ interkonsento. Ili refoje diskutis pri politika solvado de la siria krizo. Lavrov kaj Kerry diskutis pri perspektivo de politika solvado de la siria krizo, kaj ambaŭ opiniis, ke la solvado devas akiri subtenon de la internacia komunumo, inkluzive de regionaj ĉefaj landoj.

En la lastaj tagoj, Lavrov kaj Kerry subtenis striktan kontakton pri solvado de la siria krizo. En la 23a de oktobro, Kerry, Lavrov, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Feridun Sinirlioglu kaj saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir kunvenis en Vieno por diskuti pri politika rimedo por solvado de la siria krizo. La kvar partioj konsentis konsiliĝi kun ĉiuj rilataj partioj por okazigi intertraktadon en pli granda sfero plej frue en la 30a de oktobro. En la 24a de oktobro Lavrov telefone interparolis kun Kerry laŭ interkonsento kaj diskutis pri la politika procezo inter la siria registaro kaj la opozicio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto