Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos trilandan pintkunvenon

(GMT+08:00) 2015-10-26 19:34:34     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faros oficialan viziton al Sud-Koreio por ĉeesti la sesan triflankan pintkunvenon inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis lunde en Pekino, ke Li Keqiang vizitos Sud-Koreion de la 31a de oktobro ĝis la 2a de novembro invitite de sud-korea prezidento Park Geun-hye.

Hua diris, ke tio estos la unua vizito de Li Keqiang al Sud-Koreio kiel ĉefministro, kaj la unua vizito de ĉina ĉefministro al tiu lando en kvin jaroj. Ŝi aldonis, ke lia vizito utilos al la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj al regiona paco, disvolvado kaj prospero.

Li Keqiang intertraktos kun prezidento Park, renkontiĝos kun aliaj gvidantoj kaj ĉeestos aktivadojn pri ekonomia kunlaboro kaj interhomaj interŝanĝoj.

Koncerne la pintkunvenon, Hua diris, ke Ĉinio esperas, ke la unua kunveno en tri jaroj difinos la direkton de kunlaboro de la tri landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto