Vizitu Forumon

Ĉinio sukcese lanĉis mapad-sateliton

(GMT+08:00) 2015-10-26 20:38:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio sukcese enorbitigis la mapad-sateliton Tianhui-1C je la 3a horo kaj 10 minutoj lunde posttagmeze el Jiuquan-a satelit-lanĉa centro en la nordokcidenta provinco Gansu.

La Ĉinia Aerokosma Scienca kaj Teknika Grupo diris, ke la satelito estis enorbitigita per la portoraketo Long-Marŝo-2D. Tianhui-1C estas la tria satelito el la serio Tianhui-1 kaj estos uzata por sciencaj eksperimentoj, esploro de landaj resursoj, mapado, taksado de agrikultura produkto kaj mildigo de katastrofo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto