Vizitu Forumon

Forta tertremo trafis Afganion

(GMT+08:00) 2015-10-27 12:06:39     Redaktoro:Xiong Shan

Lunde okazis forta tertremo en nordorienta Afganio. Laŭ la Ĉina Centro de Seismologia Reto la tertremo estis 7,8-magnituda. La skuo estis sentebla en la sudaj regionoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

La Usona Geologia Esploro raportis pli frue, ke la epicentro troviĝis je 82 kilometroj sudoriente de Faizabad, Afganio, kaj la hipocentro estis profunda je 196 kilometroj. La forta tertremo estis sentebla en Uzbekio, Pakistano, Hindio kaj aliaj landoj. Pakistanaj amaskomunikiloj raportis, ke 16 homoj estis mortigitaj kaj pli ol cent aliaj vunditaj en la tertremo. Granda nombro da domoj kaj konstruaĵoj estis detruitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto