Vizitu Forumon

Ban Ki-moon: UN pretas helpi Sud-Azion trafitan de tertremo

(GMT+08:00) 2015-10-27 12:55:51     Redaktoro:Xiong Shan

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde faris deklaron, esprimante profundan simpation al ĉiuj homoj influitaj de la forta tertremo en Afganio. Li diris, ke la Unuiĝintaj Nacioj pretas helpi la registarojn de Afganio kaj Pakistano.

Pere de sia proparolanto Ban diris, ke post la forta tertremo, li estas ligita kun la afgana kaj pakistana popoloj per la koro. Estas evidente, ke tiuj du landoj suferis gravajn perdojn, kaj infrastruktura konstruo estis serioze damaĝita.

Ban esprimis profundan simpation al la popoloj kaj registaroj de Pakistano kaj Afganio, precipe al tiuj, kiuj perdis siajn familianojn en la tertremo. Li esperis, ke la vunditoj plej baldaŭ resaniĝos.

Lunde posttagmeze laŭ la loka tempo okazis 7,8-magnituda tertremo en nord-orienta Afganio, kaj la forta tertremo estis sentebla en Uzbekio, Pakistano, Hindio kaj aliaj najbaraj landoj. En Afganio pli ol 34 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 200 aliaj vunditaj, kaj milo da loĝdomoj estis defiktitaj. En Pakistano pli ol 200 homoj mortis kaj 1 200 vundiĝis pro la forta tertremo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto