Vizitu Forumon

Ĉinio protestas kontraŭ patrolado de usona militŝipo en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2015-10-27 17:07:49     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde esprimis fortan malkontenton kaj rezolutan oponon pro patrolado de usono militŝipo proksime al la rifo Zhubi de la ĉina insularo Nansha en la Suda Ĉina Maro.

Lu Kang, proparolanto de la ministerio, diris en deklaro, ke la usonaj agoj minacas la ĉinan suverenecon kaj sekurecajn interesojn, endanĝerigas la sekurecon de personaro kaj instalaĵoj en la rifo, kaj malutilas al regionaj paco kaj stabileco. Lu urĝis la usonan flankon tuj korekti sian misfaradon.

Lu diris, ke marde matene, la usona militŝipo USS Lassen kontraŭleĝe eniris akvojn proksimajn al la rifo Zhubi de la ĉina insularo Nansha en la Suda Ĉina Maro sen permeso de la ĉina registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto