Vizitu Forumon

Prezidanto Xi kondolencas Pakistanon pro tertremo

(GMT+08:00) 2015-10-28 12:52:37     Redaktoro:Xiong Shan

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al pakistana prezidento Mamnoon Hussain pro la gravaj perdoj de Pakistano en la tertremo en Afganio.

Xi diris, ke li estis skuita de la novaĵo pri gravaj perdoj de Pakistano pro la forta tertremo en Afganio. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en la nomo de li mem li profunde funebras pri la mortintoj kaj sincere kondolencas familianojn de la mortintoj kaj la vunditojn.

Ĉinio kaj Pakistano estas tut-veteraj strategiaj kunlaboraj partneroj. Ĉinio volas liveri subtenojn kaj helpojn al Pakistano per ĉiuj fortoj. Xi aldonis, ke li kredas, ke sub la gvidado de prezidento Hussain kaj la pakistana registaro, la pakistana popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos sian hejmlandon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto