Vizitu Forumon

Xi Jinping kondolencas afganan prezidenton pro tertremo

(GMT+08:00) 2015-10-28 13:01:10     Redaktoro:Xiong Shan

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai pro la forta tertremo en Afganio.

Xi Jinping diris, ke li estis konsternita de la novaĵo pri la forta tertremo, kiu kaŭzis gravajn perdojn al Afganio. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en la nomo de li mem, li profunde funebras pri la mortintoj kaj esperimas sinceran kondolencon al familianoj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

Ĉinio kaj Afganio estas tradiciaj amikaj najbaroj. Ĉinio volas liveri subtenojn kaj helpojn al Afganio per ĉiuj fortoj. Xi aldonis, ke li kredas, ke sub la gvidado de prezidento Ghani kaj la afgana registaro, la afgana popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos sian hejmlandon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto