Vizitu Forumon

Ĝenerala Asembleo de UN urĝas Usonon fini embargon kontraŭ Kubo

(GMT+08:00) 2015-10-28 14:15:09     Redaktoro:Yu Rongkang

La 70a Ĝenerala Asembleo de UN marde adoptis rezolucion per frakase granda plimulto, refoje urĝante Usonon fini pli–ol-50-jaran ekonomian, komercan kaj financan embargon kontraŭ Kubo. La Ĝenerala Asembleo adoptis ĉi-rilatan rezolucion en sinsekvaj 24 jaroj.

Tiutage en kunveno de la Ĝenerala Asembleo okazis voĉdono pri la rezolucio nomata "nepre fini la ekonomian, komercan kaj financan embargon de Usono kontraŭ Kubo", kaj voĉdonis ĉiuj 193 membroŝtatoj de UN. 191 membroŝtatoj donis pozitivajn voĉojn, dum Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ la rezolucio.

La rezolucio diris, ke la membroŝtatoj bonvenigas la renormaligon de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj rimarkis la parolon de usona prezidento, ke Usono volas forigi la embargon kontraŭ Kubo. La rezolucio atentigis, ke la Ĝenerala Asembleo plurfoje adoptis rilatan rezolucion, tamen Usono efektivigas plu la embargon kontraŭ Kubo. La Ĝenerala Asembleo estas maltrankvila pri negativa influo de la usonaj rimedoj al la kuba popolo kaj civitanoj de aliaj landoj en Kubo.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez Parrilla diris antaŭ la voĉdono, ke forigo de la embargo aldonos esencan signifon al la pozitiva rezulto akirita de Kubo kaj Usono en plibonigo de la interrilatoj en la lastaj kelkaj monatoj kaj difinos ritmon por la renormaligo de la interilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto