Vizitu Forumon

Ban Ki-moon kondamnas aeratakon al hospitalo en Jemeno

(GMT+08:00) 2015-10-28 15:15:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon marde faris deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante aeratakon de la aliancita armeo sub la gvidado de Saud-Arabio al hospitalo en la jemena provinco Sada, kiu detruis instalaĵojn de la hospitalo kaj vundis plurajn homojn.

La deklaro diris, ke la hispitalo, subtenata de la Infana Fonduso de UN kaj la Monda Organizo pri Sano, funkcias sub la administrado de la internacia organizo de medicina helpo Senlandlimaj Kuracistoj. Ban diris, ke hospitaloj kaj medicinaj laborantoj precipe devas esti sub la protekto de internacia humanitara leĝo. Li alvokis efikan kaj justan enketon pri la okazaĵo.

Ban samtempe atentigis al ĉiuj partioj sekvi internacian leĝon pri homaj rajtoj kaj internacian humanitaran leĝon kaj malpermesi atakon kontraŭ civiluloj. Li urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto en Jemeno tuj haltigi ĉiujn agadojn, inkluzive de aeratako.

La organizo Senlandlimaj Kuracistoj marde anoncis, ke konstruaĵo de hospitalo sub ĝia administrado en la provinco Sada estis kelkfoje atakita lunde nokte, kaj pluraj homoj estis vunditaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto