Vizitu Forumon

Alassane Ouattara elektita kiel prezidento de Eburbordo

(GMT+08:00) 2015-10-28 16:58:01     Redaktoro:Yu Rongkang

La sendependa elekt-komitato de Eburbordo merkrede frumatene publikigis rezulton de la unua balotado de la prezidenta elektado. La nuna prezidento Alassane Ouattara gajnis la elektadon per la akiro de pli ol 80% da voĉoj.

Laŭ la publikigita rezulto, Ouattara venkis sian rivalon Pascal Affi N`Guessan el la Popola Fronto de Eburbordo per 3,1 milionoj da voĉoj.

La elektado komenciĝis en la 25a de oktobro, kaj estis registritaj pli ol 6,3 milionoj da elektantoj en la tuta lando. 54,63% da elektantoj balotis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto