Vizitu Forumon

Ĉinio urĝas Usonon fini embargon kontraŭ Kubo

(GMT+08:00) 2015-10-28 20:17:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio subtenas la apelacion de la Ĝenerala Asembleo de UN, ke Usono plu degelu siajn rilatojn kun Kubo per kompleta fino de embargo kontraŭ la lando.

La Ĝenerala Asembleo marde adoptis rezolucion, urĝante Usonon fini la ekonomiajn, komercajn kaj financajn sankciojn kontraŭ Kubo, post kiam Usono kaj Kubo restarigis diplomatiajn rilatojn en julio.

Entute 191 membroŝtatoj de UN voĉdonis por la rezolucio, dum nur Usono kaj Israelo oponis ĝin.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke forigI la sankciojn konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj popoloj kaj al la atendo de la internacia komunumo kaj ankaŭ utilas al regionaj stabileco kaj disvolvado. Li diris, ke Ĉinio rimarkis, ke pro forta apelacio de la internacia komunumo, Usono iom post iom ŝanĝis sian pozicion en pli pozitivan direkton. Ĉinio esperas, ke Usono kaj Kubo subtenos dialogon kaj konsiliĝon kaj firmigos la tendencon de pliboniĝantaj rilatoj.

Usono komencis parte nuligi malpermesojn pri turisma vizito al Kubo kaj ankaŭ en komerco kaj telekomuniko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto