Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis Ekspozicio de 21-Jarcenta Mara Silkvojo en Guangdong

(GMT+08:00) 2015-10-29 15:45:49     Redaktoro:Ma

Ĵaŭde en la suda ĉina urbo Dongguan inaŭguriĝis la Internacia Ekspozicio de la 21-Jarcenta Mara Silkvojo de Guangdong 2015. Estro de la organiza komitato de la ekspozicio, vicprovincestro de la provinco Guangdong Zhao Yufang, tonga vicĉefministro Hon. Siosi Sovaleni, kaj tajlanda eksa vicĉefministro Korn Thapparansi ĉeestis la inaŭguron.

Zhao diris, ke la provinco Guangdong esperas labori kun registaraj institucioj, komercaj asocioj kaj entreprenoj de ĉiuj landoj laŭlonge de la Mara Silkvojo por akceli interligon kaj interlaboron de bazaj instalaĵoj, konstrui efikan sintezan trafikan sistemon laŭ la silka vojo, grandigi komercon kaj plenforte akceli importon kaj eksporton de varoj, teknikoj kaj servoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto