Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun Angela Merkel

(GMT+08:00) 2015-10-30 12:54:13     Redaktoro:Xiong Shan

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel. Ili pozitive taksis la disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. Ili konsentis plifortigi la duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj certigi sanan, stabilan kaj daŭran disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Xi diris, ke la ĉina-germanaj rilatoj estas gravaj por la bono de la dulandaj popoloj kaj ankaŭ por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj eĉ por la disvolvado de la monda ekonomio. La disvolvado de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj devas esti bazita sur la du flankoj kaj ankaŭ direkti la rigardon al Mez-Eŭropo, Azi-Eŭropo kaj la tuta mondo.

Merkel diris, ke lastatempe la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio disvolviĝis sur alta nivelo, la duflanka komunikado de ĉiuj niveloj fariĝis ofta, kaj la interŝanĝoj kaj kunlaboro en politiko, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj profundiĝis.

La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto